
Para abrir o dicionário, clique no botão acima. Informações sobre como usar o dicionário se encontram em "Ajuda".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Ajuda: * ? Mais....
Verboj kun la finaĵo I nur nomas agon aŭ staton. Ili ne montras, ĉu temas pri realaĵo, volo aŭ imago. Ili ankaŭ ne montras tempon. Infinitivo estas tradicie rigardata kiel la baza formo de verbo. Tial verboj aperas en infinitiva formo en vortaroj.
Infinitivo estas ofte simila al aga substantivo: labori = la ideo de farado de laboro; esti = la ideo de estado. Sed estas tamen diferenco.
Infinitivo partoprenas en frazo en tiaj roloj, kiujn normale havas substantiva frazparto: subjekto, objekto, pri-adjekto, k.t.p. Iafoje infinitivo eĉ povas havi prepozicion antaŭ si. Sed infinitivo neniam povas havi N-finaĵon aŭ J-finaĵon.
Infinitivo povas havi objekton, adjektojn k.t.p., same kiel predikata verbo. Tial infinitivo tamen estas verbo.
manĝi rapide — La infinitivo havas adverban adjekton de maniero.
multe manĝi — La infinitivo havas adverban adjekton de kvanto.
manĝi pomon — La infinitivo havas objekton.
Infinitivo tamen ne povas havi propran (gramatikan) subjekton. Ne eblas do diri: *mi manĝi*, *la knabino esti* aŭ simile. Plej ofte tamen ekzistas subkomprenata subjekto, senca subjekto.
Multaj (sed ne ĉiuj) infinitivoj estas kvazaŭ mallongigitaj ke-frazoj:
Mi ĝojas vin vidi! = Mi ĝojas, ke mi vin vidas!
Mi vidis la knabon kuri. = Mi vidis, ke la knabo kuras.
Infinitivo povas roli kiel subjekto de frazo, kiam oni volas diri, kia estas la ago de la infinitivo. Plej ofte la predikato estas formo de esti:
Resti kun leono estas danĝere. Tio, kio estas danĝera, estas la ago resti kun leono. Danĝere estas predikativo de resti. Ĝi havu E-finaĵon, ĉar ĝi estas priskribo de verbo.
Kritiki estas facile, fari [estas] malfacile. Tio, kio estas facila, estas la ago kritiki. Tio, kio estas malfacila, estas la ago fari.
Infinitivo ofte estas uzata kune kun predikata verbo, de kiu ĝi dependas:
Mi povas kuri.
Li volis veni.
Ili devis cedi.
En varmega tago mi amas promeni en arbaro. ≈ ...amas promenon...
Ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon. ≈ Ŝi komencis sentadon de doloro...
Li ŝajnis subite kompreni. = Li ŝajnis subite komprenanta... La infinitivo estas predikativo de la subjekto li.
Nun ili ĉiuj iris dormi. = ...iris por dormi. Kiam infinitivo rolas kiel por-adjekto oni normale forlasas la prepozicion por.
Ŝi tuj kuris bati ŝin. = ...kuris por bati ŝin.
Kaj vi ne hontas fanfaroni per ĉi tio? ≈ ...hontas pri fanfaronado... Kiam infinitivo rolas kiel pri-adjekto oni ĉiam forlasas la prepozicion pri.
Feliĉe mi sukcesis ekbruligi la fajron. ≈ ...sukcesis pri ekbruligado de la fajro.
En la ĉi-antaŭaj ekzemploj la senca subjekto de la infinitivo estas la sama kiel la subjekto de la predikata verbo. Sed en iaj okazoj infinitivo havas alian subjekton ol la predikato:
Iuj predikatoj montras agon, kiu celas influi la agadon de alia persono (aŭ afero). Tiaj verboj estas ekz. (mal)permesi, ordoni, doni, destini, peti, instrui, instrukcii, devigi, lasi, inviti, voki, sendi, (mal)konsili, komandi, konvinki, persvadi, memorigi kaj (mal)rekomendi. La influata persono (aŭ afero) aperas ĉe tiaj verboj kiel al-adjekto aŭ N-adjekto. Kiam infinitivo aperas kune kun tia verbo, la senca subjekto de la infinitivo estas la influata persono aŭ afero:
Mi malpermesis al li fari tion. Subjekto de fari estas li.
Ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. Subjekto de veni estas mi.
La reĝo Aĥaŝveroŝ ordonis venigi al li la reĝinon Vaŝti. Subjekto de venigi estas tiuj, al kiuj la reĝo ordonis. Ili estas subkomprenataj, sed povus aperi kiel al-adjekto: ...ordonis al iuj venigi...
Mi petas vin trinki. = Mi petas vin, ke vi trinku.
La verbo promesi ne apartenas al tiu ĉi grupo: Mi promesis al li veni al la festo. = Mi promesis al li, ke mi venos al la festo. La senca subjekto de veni estas la subjekto de la predikativa verbo.
Kiam la predikativa verbo estas formo de vidi, aŭdi, senti, imagi aŭ simile, povas aperi infinitivo, kiu estas predikativo de la objekto de la predikata verbo. Tiam tiu objekto estas senca subjekto de la infinitivo:
Mi vidis la knabon kuri. Kuri estas predikativo de la knabon, la objekto de vidis. Subjekto de kuri estas la knabo. = Mi vidis la knabon kuranta. Mi vidis, ke la knabo kuras.
Mi hodiaŭ matene vidis danci miajn knabinojn. Dancis la knabinoj.
Infinitivo povas esti postmetita suplemento de substantivo aŭ adjektivo (plej ofte aga):
Forte min doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo. = Forte min doloras, ke mi ne povas helpi vin...
Mi ricevas grandan deziron edziĝi. = Mi ekdeziregas edziĝi.
Lia propono elekti novan prezidanton ne estis akceptita.
Vi havis nenian rajton paroli al mi en tia maniero.
Ŝi ricevis la taskon trovi trinkaĵon. = ...la taskon, ke ŝi trovu trinkaĵon.
Mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon. ...kapablas instrui...
Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo.
Normale oni ne montras la frazrolon de infinitivo, sed lasas tion al la kunteksto. Tamen kelkfoje estas necese montri la frazrolon de infinitivo per prepozicio. El ĉiuj prepozicioj tradicie nur por, anstataŭ kaj krom estas akceptataj antaŭ infinitivo. Sen fariĝas tamen pli kaj pli ofta antaŭ infinitivo.
Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon. Oni uzas por + infinitivon precipe kiam la infinitivo havas la saman subjekton kiel la predikato. Se la du subjektoj estas malsamaj, oni uzas plej ofte infinitivon sen prepozicio: Ŝi invitis min trinki kafon. = ...por ke mi trinku kafon. Post movaj verboj kiel iri kaj kuri, oni preferas infinitivon sen por, eĉ kiam la du subjektoj identas: Mi iros ripozi. = Mi iros por ripozi.
Ĉi tie ne ekzistas akvo por trinki? ≈ Ĉi tie ne ekzistas trinkebla/trinkota akvo. Se infinitivo estas suplemento de substantivo, oni uzas por sendepende de la senca subjekto.
En la domo estas jam nenio por manĝi.
La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj, anstataŭ viziti ŝin.
Vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn.
Ne ekzistas alia bono por la homo, krom manĝi kaj trinki.
Tion mi ne povus fari sen detrui mian reputacion. = ...sen detruo de mia reputacio / ... ne detruante mian reputacion.
Sen manĝi kaj trinki oni ne povas vivi. = Sen manĝado kaj trinkado...
Inter antaŭ kaj infinitivo oni metas la komparan vorteton ol:
Oni devas iri longan distancon, antaŭ ol veni al la rivero. = ...antaŭ ol oni venas al la rivero.
Antaŭ ol foriri li ŝlosis la pordon. = Antaŭ ol li foriris...
Uzado de aliaj prepozicioj antaŭ infinitivo ne estas mallogika, sed povas krei miskomprenojn pro la malkutimeco.
Iafoje oni vidas frazojn aŭ subfrazojn, en kiuj la sola verbo estas infinitivo. La infinitivo tiam sence egalas al volitivo aŭ esprimo kun povi:
Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari. = ...kion mi faru.
Mi efektive jam ne scias, kiel ĝin klarigi. = ...kiel mi ĝin klarigu.
Ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon. = Ili ne havas (ion), kion ili/oni povus manĝi, ili ne havas (ion), per kio ili povus hejti la fornon.
Mi havis tiam apud mia domo foson, kiu, se preni la plej malmulte, havis almenaŭ ok futojn da larĝeco. = ...se oni prenu la plej malmulte...
Ĉu esti aŭ ne esti, — tiel staras nun la demando. = Ĉu mi estu aŭ ne estu...
Kion fari? = Kion oni/mi/vi faru?
Iafoje oni vidas infinitivojn uzatajn anstataŭ ordonaj volitivoj. Tiam la ordono ricevas nuancon neŭtralan, nek ĝentilan nek malĝentilan, sed simple konstatan. La senca subjekto de la infinitivo estas tute ĝenerala oni. Tiu uzo estas malofta: Nur prunti, sed ne restigi al si! = Oni povas nur prunti... Anstataŭ ordoni per U-formo, la parolanto eldiras sian volon kiel simplan konstaton de nediskutebla fakto. Por landoj ne menciitaj en la listo sin turni al LF-KOOP, Svislando. Simpla konstato, kiel oni agu por mendi ion de LF-KOOP.
Infinitivoj kaj agaj substantivoj estas similaj, sed ekzistas tamen diferenco. Infinitivo havas ĉiam subkomprenatan sencan subjekton, kiu plej ofte estas identa al la subjekto de la predikato. Aga substantivo estas tamen sendependa de subjekto. Aga substantivo nomas agon sen konsideri eventualan faranton. La signifo de frazo povas do ŝanĝiĝi, se oni ŝanĝas infinitivon en agan substantivon:
Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. = Ili amas, kiam ili mem turmentas bestojn.
Malbonaj infanoj amas turmentadon de bestoj. = Ili amas turmentadon de bestoj, ĉu ili mem turmentas, ĉu iu alia turmentas.
Mi promesis amuziĝi. = Mi promesis, ke ĝuste mi amuziĝos.
Mi promesis amuziĝon. = Mi promesis, ke okazos amuziĝo. Ne gravas, kiu amuziĝos.