Entrar

Lembrar minha conta

O DICIONÁRIO VORTARO*

Para abrir o dicionário, clique no botão acima. Informações sobre como usar o dicionário se encontram em "Ajuda".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Ajuda: * ? Mais....

O MENSAGEIRO INSTANTÂNEO TUJMESAĜILO*

Com este mensageiro instantâneo você pode bater papo com outros usuários de lernu!. Para iniciar o mensageiro instantâneo, clique na barra acima. Maiores informações na seção "Ajuda".

Ajuda * *

* Apóie o lernu!
lernu! funciona graças ao seu apoio.

Gramática detalhada

20.1 Finitivaj verboj

Ekzistas tri modoj de finitivaj verboj: indikativo, volitivo (imperativo) kaj kondicionalo.

20.1.1 Indikativo

Indikativo estas modo, kiu montras agojn kaj statojn realajn kaj efektivajn. En indikativo oni devas fari distingon inter tri tempoj: prezenco, preterito kaj futuro.

20.1.1.1 Prezenco: AS-finaĵo

Prezenca verbo, verbo kun AS-finaĵo, montras, ke la ago stato estas reala, efektiva, kaj ke ĝi komenciĝis, sed ne finiĝis. Tio signifas, ke la ago stato okazas ĝuste nun, ke ĝi okazas kutime, ke la afero validas ĉiam:

  • laboras = la ago "labori" komenciĝis sed ankoraŭ ne finiĝis

  • estas = la stato "esti" komenciĝis sed ankoraŭ ne finiĝis

  • Mi sidas sur seĝo. La sidado estas reala kaj nuna.

  • Mi estas advokato. La profesio estas efektiva kaj nuna.

  • Kvar kaj dek ok faras dudek du. Tio validas ĉiam.

  • Nun mi legas. La legado efektive okazas nun.

  • Hodiaŭ mi studas Esperanton. Mi eble ne studas ĝuste en la momento de parolado, sed mi komencis la hodiaŭan studadon kaj ankoraŭ ne finis ĝin.

  • En la vintro oni hejtas la fornojn. Tio okazas ĉiuvintre, antaŭe kaj estonte.

  • Mi loĝas ĉi tie tri jarojn. Mia loĝado daŭris jam tri jarojn, kaj daŭras plu.

Iafoje en rakontoj oni uzas AS-tempon por la tempo de la rakonto, por tiu tempo, kiun la rakonto atingis. Tia speciala stilo povas plivigligi la rakontadon:

  • Ne suspektante ion li iradis tra la arbaro. Subite eksonas pafo. Unue la rakontanto uzas preteriton por pasinteco, sed poste li ŝanĝas al prezenco por ke la aŭskultanto leganto sentu kvazaŭ li mem ĉeestas, kaj povas aŭdi la pafon.

20.1.1.2 Preterito: IS-finaĵo

Preterita verbo, verbo kun IS-finaĵo, montras, ke la ago stato estas reala, sed okazis iam antaŭ la momento de parolado. Normale la ago stato jam finiĝis:

  • laboris = la ago "labori" okazis antaŭ nun

  • estis = la stato "esti" okazis pli frue ol nun

  • Mi sidis tiam sur seĝo. La sidado efektive okazis en tiu pasinta tempo.

  • Mi estis knabo. La knabeco estis reala en la koncerna pasinta tempo.

  • Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min.

  • Mi loĝis ĉi tie tri jarojn. Mia loĝado daŭris tri jarojn, sed ne plu daŭras.

Se oni volas montri nuancojn de pasinta tempo, oni povas uzi diversajn aldonajn vortojn, sed oni ankaŭ povas uzi kunmetitajn verboformojn. Preskaŭ ĉiam tamen simpla preterito sufiĉas.

Iafoje oni vidas IS-formojn, kiuj montras ion, kio estonte plenumiĝos. Tio estas erara. Oni uzu OS-formon, , se oni volas esti tre preciza, estos ...inta. Do, ne diru: Mi venos al vi, kiam mi *finis* mian taskon. Diru: Mi venos al vi, kiam mi finos mian taskon. : Mi venos al vi, kiam mi estos fininta mian taskon.

20.1.1.3 Futuro: OS-finaĵo

Futura verbo, verbo kun OS-finaĵo, montras, ke la ago stato ankoraŭ ne komenciĝis en la momento de parolado. Kompreneble la estonteco ĉiam estas necerta, sed futuro montras, ke la parolanto pensas, ke la afero vere okazos:

  • laboros = la ago "labori" ankoraŭ ne komenciĝis sed ja komenciĝos

  • estos = la stato "esti" ankoraŭ ne komenciĝis, sed post iom da tempo ĝi realiĝos

  • Mi sidos poste sur seĝo. La sidado efektive okazos poste.

  • Mi estos riĉulo. La riĉula stato estas fakto de la estonteco.

  • Mi rakontos al vi historion. La rakontado ankoraŭ ne komenciĝis.

  • Morgaŭ estos dimanĉo.

  • Mi loĝos ĉi tie tri jarojn. Mia loĝado ankoraŭ ne komenciĝis, sed kiam ĝi komenciĝos, ĝi efektive daŭros tri jarojn.

20.1.2 Volitivo (imperativo): U-finaĵo

Volitiva verbo, verbo kun U-finaĵo, montras, ke la ago stato ne estas reala, sed dezirata, volata, ordonata celata. Volitivo ne montras la tempon de la ago. Tia ago tamen kutime troviĝas en la estonteco:

  • laboru = la ago "labori" estas dezirata, petata, ordonata celata

  • estu = la stato "esti" estas dezirata, petata, ordonata celata

  • Sidu sur seĝo! Ordono peto.

  • Estu viro! Ordono peto.

  • Ludoviko, donu al mi panon.

  • Ni legu la unuan ĉapitron. Esprimo de deziro.

  • Ĉu ni iru al la dancejo? Demando pri volo. La efektiva senco de tia frazo tamen plej ofte estas ĝentila propono. Komparu kun ĝentilaj petoj ĉi-poste.

Ĉe volitivo oni tre ofte forlasas la subjekton, se ĝi estas la pronomo vi: Venu tuj! = Vi venu tuj! Sed tia forlaso eblas nur en ĉeffrazo, ne en subfrazo.

20.1.2.1 Volitivo en ke-frazoj

Volitivo estas uzata en ke-frazoj, se la ĉeffrazo iel montras volon, celon, opinion k.s.:

  • Mi volas, ke vi laboru. La laborado estas volata.

  • Li petas, ke mi estu atenta.

  • Estas necese, ke ni nun unu fojon por ĉiam faru finon al tiu ĉi stato.

20.1.2.2 Ĝentila peto

Por esprimi pli ĝentile sian volon oni uzu la vorton bonvolu plus infinitivon. Oni ankaŭ povas aldoni alian ĝentilan esprimon kiel mi petas, simile:

  • Bonvolu sidi ĉi tie! = Sidu ĉi tie, mi petas!

  • Bonvolu fermi tiun ĉi fenestron! = Fermu la fenestron, mi petas!

Nepre ne uzu duoblan U-formon. Ne diru: *Bonvolu sidu...*.

Noto: Kelkaj uzas anstataŭe bonvole ...U, ekz.: Bonvole sidu ĉi tie! Tio estas sufiĉe logika alternativo, sed ĝi ne estas kutima, nek tradicia.

20.1.3 Kondicionalo: US-finaĵo

Kondicionala verbo, verbo kun US-finaĵo, estas uzata por agoj kaj statoj nerealaj, imagaj fantaziaj. US-formo ne montras la tempon de la ago:

  • laborus = la ago "labori" estas imagata

  • estus = la stato "esti" estas imagata

  • Se mi estus riĉa, mi ne laborus. Temas pri nerealaj, imagaj stato kaj ago.

  • Se mi estus sana, mi estus feliĉa.

  • Se mi nur loĝus en palaco! La loĝado estas dezirata, sed mi scias, ke ĝi ne estas ebla, ke ĝi estas nura fantazio.

  • Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron ( se li estus dirinta al mi la veron). Kaj farus, kaj dirus ĉi tie rakontas pri imagataj agoj en la pasinteco. Se oni volas, oni povas montri la pasintecon per estus dirinta.

Oni ankaŭ uzas kondicionalon por pli milde prezenti petojn dezirojn:

  • Mi dezirus aĉeti kelkajn aferojn. Reala deziro, sed ĝentile prezentata.

  • Ĉu mi povus havi la skribilon? Tre ĝentila, milda peto.

  • Ĉu vi bonvolus paroli iom pli silente. Tre ĝentila, milda peto.

Kondicionalo estas ofte uzata kun la vorteto se, kiu montras kondiĉon, sed se ne aŭtomate necesigas kondicionalon. Ĉio dependas de la senco. Se temas klare pri imago, oni uzu US, sed se eble estas reala ago stato, oni uzu indikativon:

  • Se li estus ĉi tie, li certe mirus pri la malordo. Oni scias, ke li ne estas ĉi tie, sed se li estus, li ankaŭ mirus.

  • Se li estas ĉi tie, li certe miras pri la malordo. Oni ne scias, ĉu li estas ĉi tie, sed tiel ja povas esti. Se tiel efektive estas, li ankaŭ efektive miras.

En kelkaj lingvoj la verbformo por kondicionalo estas uzata ankaŭ por io, kio iam estis antaŭvidita. Tion Esperanto esprimas per kunmetita verboformo: estis ...onta estis ...ota.